Sojuela [soĤŬEla] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.
Geografio
Ĝi estas sur la okcidenta montaro ĉe la valo de la rivero Iregua kouminita nordokcidente kun Medrano kaj nordoriente kun Entrena kaj la komarkaro Kameroj dum norde estas Logronjo. Ĝi estas je 666 m de altitudo.
Historio
Ĝi aperis por la unua fojo en memordokuemnto redaktita de García Sánchez la 2-a de Pamplono en kiu oni instigas la restaŭradon de la monaĥejo de Sankta Juliano. En 1044, García de Nájera donis Medrano kaj Sojuela al la monaĥejo de Sankta Juliano de Sojuela, loko en kiu oni trovis mezepokajn tombojn. Ĝi estis unu de la nomitaj siete villas de Campo por privilegio de la reĝino Estefanía kun Entrena, Fuenmayor, Hornos de Moncalvillo, Velilla de la Rad, Medrano kaj Navarrete favore de la privilegio por unuigo kaj aliaj rajtoj.[1]
Ĝis 1811 kiam oni nuligis la sistemon de la senjorlandoj, ĝi apartenis al la markizoj de Villacampa.
Aktualo
La rura elmigrado okazis el la 1950-aj jaroj kaj tial oni malaltiĝis el 283 loĝantoj ĝis 86 en 2001; poste pro proksimeco al Entrena kaj Logronjo kaj pro kreado de nova domaro ĉe golfludejo oni plialtiĝis al nunaj 465.