Kameroj, en hispana Cameros, estas komarkaro en la sudo de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Meza Rioĥo, en la centra triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). Ĝi estas nomita ankaŭ montaro Sierra de Cameros kaj malpli Tierra de Cameros (tero). Nova Kamero kun Malnova Kamero formas la komarkaron Kameroj.
En la listo de la loĝlokoj de Kameroj, plej parto kromnomiĝas de Cameros; aliaj en Cameros aŭ sen kromnomo. La nomado dependas ĉu ili apartenis aŭ ne apartenis al la Senjorlando de Cameros. Kiu ja apartenis havas de.
Malnova Kamero estas borde de la rivero Leza, dum Nova Kamero estas sur la valo de la rivero Iregua, escepte Brieva en la valo de Najerilla. La tri riveroj, Iregua, Leza kaj Najerilla, estas alfluantoj de Ebro dekstre kaj descendas el la Iberia Sistemo el la sudo de la grandrivero.
Ekonomio
El la Mezepoko ĝis la 19-a jarcento, Kameroj havis gravan industrion pri lano, kaj gregojn de ŝafoj por transmigra brutobredado. Dum la Moderna Epoko, Kameroj prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. Tio rezultis en la fakto, ke la lokanoj de kelkaj loĝlokoj estis liberigitaj de militservo. En la dua duono de la 19-a jarcento, tiu industrio ne povis konkurenci kun la tekstila industrio de Katalunio kaj komencis elmigrado kiu ege senloĝigis la komarkaron.