En la malfrua 1869Géza Kresz kun aliaj sketantoj fondis asocion. Ili havis la permeson establi sketejon en unu el la lagoj en Urba bosko kaj ili konstruis lignan dometon por servi la sketantojn. En la frua 1870 oficiale okazis la solena inaŭguro. La sketado estis senpaga. Tiam tiu ĉi lago estis la plej granda glacio en la mondo por sketadi. En 1874 la dometo plene cindriĝis, poste estis konstruita la nun videbla novbarokakonstruaĵo. Nuntempe ĝi estas historia monumento. Malsupre oni fiksis la sketilojn, en la supra nivelo estis diversaj ĉambroj. Ekde 1893 oni aranĝis konkursojn pri sketado. En 1908 oni fondis la tutlandan hungaran sketasocion. En 1926 oni aranĝis tie Sket-Ĉampionadon, en 1936glacihokeistoj de Kanado ludis sur la glacio. Tiutempe en la betona fundo estis jam tuboj, kiuj laŭ la neceso fridigis la glacion/akvon. En 1968 laŭ la internacia postulo la glacio estis pligrandigita. Inter 2010-2013 la konstruaĵo estis plene renovigita.
Somera uzo
La subĉiela sketejo somere ĉiam estis lago por boatadi. La akvoprofundo ne estas granda. Foje oni aranĝas ankaŭ surbetonajn aranĝaĵojn.