|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Skalka
|
Skalka (germane Skalken) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Blíževedly. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sude de Blíževedly. Estas ĉi tie registritaj 30 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 118 loĝantoj.
Skalka situas en katastra teritorio Skalka u Blíževedel kun areo 2,36 km² tute sur la okcidenta rando de vlhošťa parto de PPR Kokořínsko-Regiono de Mácha. Tiu ĉi katastra teritorio estas samtempe konsisto de zono de speciala konservado Roverské skály.
La vilaĝeto estis antaŭe signifa lupola municipo, dokumentita jam en la jaro 1544. Estas ĉi tie konservita vico da konstruaĵoj, memoridaĵoj de popola arkitekturo.
Turismo
Skalka prezentas elirpunkton de turismaj vojoj al Ansera vojo kun naturmemorindaĵo Ansero. La plej proksima trajna haltejo estas 3 km malproksime en fino de Blíževedly sur fervojlinio 087 el Česká Lípa ĝis Lovosice.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 169 |
---|
1880 | 135 |
---|
1890 | 131 |
---|
1900 | 122 |
---|
1910 | 114 |
---|
1921 | 116 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 113 |
---|
1950 | 76 |
---|
1961 | 89 |
---|
1970 | 67 |
---|
1980 | 80 |
---|
1991 | 62 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 79 |
---|
2011 | 86 |
---|
2021 | 118 |
---|
Pluaj fotoj
Partoj de municipo Blíževedly (4) |
---|
|
|