Sjælland
Sjælland (dane, prononco [sjelen/sjelan], laŭ sistemo IFA [ˈɕɛˌlæn), en Esperanto Zelando (laŭvorte "marlando"), estas la plej granda insulo de Danio, havanta pli ol du milionojn da loĝantoj, el kiuj la plejmulto loĝas en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo Kopenhago. Ĝi troviĝas inter Fyn kaj Svedio (Skanio), kaj estas konektata kun Fyn per la ponto Storebæltsbroen, kaj al Skanio en Svedio per la Sundoponto. La insulo nomiĝis laŭ la grandaj fokaroj, kiuj troviĝis sur la marbordoj de Sjælland: Foka Insulo (Sæl-land). La du vortoj foko (sæl) kaj animo (sjæl) tre similas en la dana lingvo, kaj tio devenas de la antaŭa kredo, ke foko estas animo de mortinta maristo.[Dubinda teksto] Ekde la 1-a de januaro 2007, la nordoriento de la insulo konsistigas la plej grandan parton de la nova administra regiono Hovedstaden (regiono ĉefurba), kaj la resto de la insulo la plej grandan parton de la samnoma administra regiono Sjælland, kiu krome ankoraŭ kovras tri pli malgrandajn sudajn insulojn. Urboj
ReferencoVidu ankaŭInformation related to Sjælland |