La ortodoksa sinagogo de Debrecen, Hungario, estas renovigita historia monumento de la urbo.
Historio
La juda komunumo de Debrecen estas la plej granda provinca komunumo juda en Hungario kun preskaŭ mil membroj. La unua juda familio venis en urbon en la 1840-aj jaroj. La pli kaj pli granda komunumo baldaŭe havis jam plurajn sinagogojn, lernejojn, hospitalon. En 1886 29 judaj familioj fondis apartan ortodoksan komunumon. Ilia sinagogo estis konstruita en 1894 en la urbomezo en parcelo de la juda lernejo. Antaŭ la 2-a mondmilito la judoj havis 12.000 membrojn, kiuj iĝis viktimoj de la holokaŭsto aŭ kelkaj migris al Israelo aŭ Usono. En 2000 la sinagogo oficiale estis deklarita historia monumento kaj en la sama jaro ĝi plene renoviĝis. La sinagogo estas funkcia sinagogo.
Konstruaĵo
La konstruaĵo laŭ la trotuaro. Ĝi apartenas al la eklektika arkitekturo, sed ĉefe elementoj de la romaniko estas videblaj. Pri la interna parto mankas informoj. En la korto oni planas monumenton aŭ memorejon por la viktimoj.
Fontoj