Sigmarszell estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Lindau kaj en la distriktaro Ŝvabio de la federacia landoBavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2967 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Sigmarszell, al kiu krome apartenas la neurbaj komunumoj Hergensweiler kaj Weißensberg. La loĝloko krome apartenas al la historia regiono Algovio: La montoj de la Algoviaj Alpoj ĉie en Sigmarszell imprese videblas ĉe la horizonto, kvankam la komunumo nur laŭ iuj geografiaj difinoj apartenas al la Alpoj kaj laŭ aliaj ne, sed al antaŭalpa montetaro.