En geometrio, la senpintigita seslatera kahelaro estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per senpintigo de la regula seslatera kahelaro.
En la kahelaro estas unu triangulo kaj du dekdulatero ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝiaj simboloj de Schläfli estas t0,1{6,3} aŭ t1,2{3,6}.
Estas nur unu unuforma kolorigo de senpintigita seslatera kahelaro, kun ĉiu speco de edroj kun sia aparta koloro.
Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj
La senpintigita seslatera kahelaro estas ero de vico de senpintigitaj regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (3.2n.2n). .
Vidu ankaŭ
Referencoj
- Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-716-71193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
- Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979. p39