Senato de Berlino
|
|
|
state government in Germany (en)
|
Antaŭe
|
Q1884198 vd
|
Lando(j)
|
Germanio vd
|
Sidejo
|
Berlino
|
Partoj |
|
Senate Department for Culture and Europe (en) , Senate Department for Economy, Energy and Enterprises (en) , Senate Department for the Interior, Digitalisation and Sports (en) , Senate Department for Education, Youth, and Science (en) , Senate Department for Finances (en) , Senate Department for Social Affairs and Health (en) , Senate Department for Integration, Labour and Social Affairs (en) , Senate Department for Urban Development, Building and Housing (en) , Senate Department for Justice and Consumer Protection (en) , Senate Department for Enviroment, Transport and Climate Protection (en) kaj Urbestro de Berlino vd
|
|
Posedatoj
|
Rathaus Schöneberg (en) vd
|
Retejo
|
Oficiala retejo
|
|
La Senato de Berlino (germane Senat von Berlin) estas la regiona registaro de la urbo-ŝtato (Land) Berlino, ĉefurbo de Germanio. Ĝi konsistas el ĉiuj senatanoj por la administrado de regionaj aferoj. La Senaton gvidas la reganta urbestro de Berlino, kiu elektas la aliajn membrojn de la registaro. Laŭ la konstitucio de Berlino, ĝi estas respondeca antaŭ la berlina deputita ĉambro.
La Senato kunsidas en la Rotes Rathaus, la centra urbodomo en la kvartalo Berlin-Mitte. Laŭ la konstitucio de Berlino, la Senato nuntempe konsistas el la reganta urbestro (germane Regierender Bürgermeister) kun la rango de ministro-prezidanto kaj dek senatanoj. La Senato disponas pri la reguliga povo kaj plenumas la ekzekutivan povon. La reganta urbestro havas du viculojn (Bürgermeister), kiuj ankaŭ okupas postenojn de senatanoj.
La administracio de la Senato estas reprezentata de la dek senatanoj, ĉiu kun specifa respondeca fako:
- Kulturo kaj Eŭropaj aferoj;
- Urba disvolvado, Loĝado kaj Publikaj konstruaĵoj;
- Ekonomio, Energio kaj Publikaj entreprenoj;
- Edukado, Junularo kaj Familio;
- Medio, Transporto, Klimato kaj Konsumantoj;
- Financoj;
- Integriĝo, Laboro kaj Sociaj aferoj;
- Interno, Ciferecigo kaj Sportoj;
- Justico kaj Diverseco;
- Scienco, Sano, Prizorgado kaj Egaleco.
Eksteraj ligiloj