Unufoje jare en oktobro la Esperanto-Societo Neubrandenburg aranĝas la Semajnfinan Esperanto-Seminarion, dum kiu estas instruata Esperanto al komencantoj kaj progresintoj.
La Seminario okazas ekde 1975, komence dufoje jare, sed ekde 1990 nur unufoje jare. Ĝis 2007 ĝi okazis dum la lasta semajnfino de oktobro. Sed en 2008 ĝi okazis dum la meza semajnfino de oktobro.
Kutime la kursoj okazas jene:
vendrede ekde la 19a horo ĝis 21a horo
sabate ekde la 9a horo ĝis la 21a horo, sed kun tagmanĝa paŭzo