Sekmasonaĵoj estas konstruitaj hodiaŭ preskaŭ nur de pejzaĝisto en ĝardenoj. Ankaŭ multaj muroj kiuj sekurigas la deklivojn, ekzemple en vitejoj kaj ĉefe krutaĵvitejoj estas sekmasonaĵoj. Ekszistas ankaŭ malnovaj domoj nur el sekmasonaĵoj.
La masonado kun lozaj ŝtonoj sen mortero estas la plej malnova formo de konstruado kun ŝtonoj. Specialan kvaliton havas la bronzepokaciklopmuraĵo en la mediteranea regiono. La du ĉefaj tipoj de sekmasonaĵo estas libere starantaj muroj, ekzemple kiel limoj de paŝtejoj kaj subtenmuroj, ekzemple por konstrui agrikulturajn terasojn ĉe krutaĵoj. La tria tipo, kiu aspektas kiel subtenmuro, sed vere nur protektas kontraŭ erozio kaj kovras la deklivon nomiĝas deklivkovra muro.
Muroj
Sekmuroj estas preskaŭ nur konstruitaj subĉiele, ofte el plataj sedimentaĵoj. Kiel kamp- kaj paŝtejbariloj ili ekzistas en Sudeŭropo, Irlando, Nordanglio, Kimrujo, Svisio kaj Aŭstrio.
En rizkampoj kaj vitejoj sekmuroj estas konstruataj ĉe krutaj deklivoj, por havigi terasojn, kiuj plifaciligas la prilaboron. La dumtaga aertemperaturo estas ekvilibrata per la sekmuroj kaj krutaĵvitejoj eblas ĉe krutaj deklivoj: la sekmuro stokas la varmon de la sunbrilado kaj redonas ĝin al la ĉirkaŭo kiel infraruĝa radiado. Tielmaniere ĝi reduktas la malvarmiĝon de la vitejoj dum la nokto.
Pro ĝia akvotralasebleco sekmuroj estas pli stabilaj en terasigitaj vitejoj ol muroj kun mortero. metie bone konstruita sekmuro povas transdaŭri pli ol 100 jaroj.
Konstruo de sekmuroj
Lautradicie por sekmuraĵo estas uzataj nur naturŝtonoj, kiuj troviĝas surloke, ofte uzatas kolektŝtonoj el la ĉirkaŭejo, sed ankaŭ rompŝtonoj el ŝtonminejoj estas uzataj. Por la konstruo oni preferas ortangulajn ŝtonojn. Normalkaze ankaŭ oni konstruas malantaŭan muraĵon el malgrandaj, neregulaj aŭ frakasitaj ŝtoneroj. Ĝi servas kiel filtrilo kaj frostprotekto.
Necesas certa metiista lerteco por konstrui sekmuron: necesas fundamento el ŝotro aŭ ŝtonŝutaĵo. Krucjuntojn aŭ „zipo-juntojn“ oni evitu pro statikaj kaŭzoj: Unu triono de la ŝtonoj estu „ligilo“-ŝtonoj, kiuj ligas la malantauan tertavolon aŭ malantaŭan muraĵon kun la antaŭa sekmuro. La bazo de la muro larĝu unu trionon de la alteco de la muro.[1]
Domkonstruo
En la prahistoria tempo la homoj uzis sekmuraĵojn por starigi konstruaĵojn. Vidu: abelkorba kabano, Broch (turo), nurago, talajoto, Tanka-muro.
En la mezepoko, en Italio, oni konstruis rondajn domojn, nome Trullo (plurale Trulli) per sekmasonado.
Forschungsgesellschaft Landschaftsentwicklung Landschaftsbau e. V. (FLL): Empfehlungen für Planung, Bau und Instandhaltung von Trockenmauern aus Naturstein. 2012, ISBN 978-3-940122-33-9.
Irmtraud Schaarschmidt-Richter (Text), Mo Nishikawa (Fotos): Himeji Castle. Ernst und Sohn, 1998. ISBN 3-433-02714-5.
Jana Spitzer, Reiner Dittrich: Trockenmauern für den Garten. Bauanleitung und Gestaltungsideen. Ökobuch, Staufen, 2009. ISBN 978-3-936896-43-5.
Richard Tufnell, Marianne Hassenstein, Alain Ducommun, Frank Rumpe: Trockenmauern. Anleitung für den Bau und die Reparatur. 9. Auflage. Haupt, Bern 2009. ISBN 978-3-258-07481-8.
↑Justus Teicke: UNESCO Welterbe Oberharzer Wasserwirtschaft - Das Oberharzer Wasserregal, Online, PDF 2,8 MBArkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine, konsultita la 9an de Septembro 2013.