Seehausen [ZE:haŭzn] estas eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Börde de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de 2008 ĝi havis 1801 loĝantojn. Ekde la 1-a de januaro 2010 la loĝloko estas parto de komunumo Wanzleben-Börde.
Sur la urba teritorio troviĝas unu el la fontoj de la rivero Aller, kiu fluas nordokcidenten direkte al la rivero Weser kaj la Norda Maro.