Sedlec-Prčice estas urbo situanta en meza Bohemio, okcidenta parto de Ĉeĥio. Ĝi ekzistas depost la jaro 1957, kiam oni kunigis du municipojn - Prčice kaj Sedlec - en unu kunurbejon kun ankoraŭ 34 vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Nun ĝi havas 2 942 loĝantojn (2024). Ĝi kuŝas en vasta valkaldrono 407 m super la marnivelo kaj ĉirkaŭita de montetoj ĝis preskaŭ 700 m s.m.
Historie pli frue menciita estas urboparto Prčice, kiu en 11-a jarcento jam notas influon de la nobela familio Vítkovci (Rožmberkové). Prčice ankaŭ skribas en 1724 pri sufiĉe nombra juda loĝantaro. En la jaro 1910 vivis tie 43 judoj. En la jaro 1940 la loka juda kvartalo ĉesis ekzisti. Ĉiuj judoj pereis dum holokaŭsto. La loka juda tombejo en la dua duono de la pasinta jarcento pro manko de zorgo kaj ankaŭ pro vandaleco ruiniĝis. Depost 1995 zorgas la lokaj organoj kaj civitanoj pri renovigo de la ŝtonaj memoroj de la pasinteco.
Turisme estas la duurbo konata tutlande pro la tradicia turisma marŝado Praha – Prčice, amase praktikata.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
6 536
1880
6 606
1890
6 215
1900
5 709
1910
5 338
1921
5 138
Jaro
Loĝantoj
1930
4 731
1950
3 866
1961
3 793
1970
3 569
1980
3 403
1991
3 202
Jaro
Loĝantoj
2001
2 946
2014
2 804
2016
2 820
2017
2 833
2018
2 837
2019
2 854
Jaro
Loĝantoj
2020
2 866
2021
2 992
2022
2 860
2023
2 942
2024
2 942
Geografio
Por ĉirkaŭaĵo de Sedlec-Prčice fine de la 19-a jarcento enviviĝis nomigo Ĉeĥa Merano, nome tial, ke ĝi estas okulfrape simila al pejzaĝo ĉirkaŭ itala urbo Merano.
Membrigo de la urbo
Urbo Sedlec-Prčice konsistas el tridek ses partoj en dek kvin katastraj teritorioj: