Chýně estas urbo en Ĉeĥio kun 4 817 loĝantoj (2024), situanta en Mezbohemia regiono, 14 km okcidente de la urbocentro de Prago kaj 2 km de ĝia limo en proksimeco de urba parto Zličín, inter urboj Hostivice (nordoriente) kaj Rudná (sudokcidente).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrášťany (distrikto Prago-okcidento), Rudná, Úhonice, Hostivice kaj Červený Újezd (distrikto Prago-okcidento).
Historio
La unua mencio pri la urbo devenas el la jaro 1273. La vilaĝo apartenis al monaĥejo Strahov kaj ĝis antaŭ nelonge temis pri pure agrikultura municipo. Sed la proksimeco al Prago kaj boba konekto al pilzena aŭtostrado gvidis ekde la 1990-aj jaroj al evoluo de entreprenado kaj konstrua prospero.
La 5-an de majo 2023 vilaĝo Chýně fariĝis urbo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 367 |
---|
1880 | 436 |
---|
1890 | 453 |
---|
1900 | 521 |
---|
1910 | 568 |
---|
1921 | 567 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 667 |
---|
1950 | 624 |
---|
1961 | 627 |
---|
1970 | 608 |
---|
1980 | 600 |
---|
1991 | 545 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 637 |
---|
2014 | 2 291 |
---|
2016 | 2 521 |
---|
2017 | 2 648 |
---|
2018 | 2 963 |
---|
2019 | 3 390 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 3 730 |
---|
2021 | 4 681 |
---|
2022 | 4 309 |
---|
2023 | 4 657 |
---|
2024 | 4 817 |
---|
Pluaj fotoj
-
Urba ofico
-
Bierfareja korto
-
Bierfareja korto
-
Fiŝlago Bašta
-
Strahova fiŝlago