Schwarzach im Pongau [ŜVARCaĥ im PO:Ngaŭ] estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Salcburgio kaj al la distrikto St. Johann im Pongau (germane Bezirk St. Johann im Pongau aŭ simple Pongau). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 3 515 loĝantoj. La hospitalon fondis en la 19-a jarcento lia ĉefepiskopa moŝto Friedrich zu Schwarzenberg.
La stacidomo de Schwarzach, kiu nomiĝas Schwarzach-St. Veit, estas grava trafiknodo en la direkto de Innsbruck uesten, de Bischofshofen eosten kaj de Villach suden. Tion ankaŭ atentigas interesa fervoja muzeo rekte ĉe la stacidomo.