Schlitz estas urbo en distrikto Vogelsberg, Hesio, Germanio kun bone konservita mezepoka urbocentro. Fine de decembro 2022 la urbo havis 9892 loĝantojn sur areo de 142,06 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km². La alto super la marnivelo estas 245 metroj. La komunumo havas partnerajn rilatojn kun Bogyiszló en Hungario.
Gudrun Pausewang - germana verkistino dank'al kiu la urbo estas fama ĉar ŝi tie lokigis la komencpunkton de sia romano "Die Wolke" (la nubo)
Florian Illies (germane: Florian Illies), kreskinta en Schlitz, kaj priskribinta en sia libro "Ortsgespräch" (priloka parolado) la germanan kamparan vivon per ekzemploj el sia devenloko.