Savaii-Insulo aŭ Savai'i estas la plej granda kaj la plej alta insulo en Samoo kaj la plej granda termaso en Polinezio escepte de Havajo kaj Nov-Zelando. Insulo Savai'i ankaŭ estas referita fare de samoanoj kiel Salafai, klasika samoa esprimo uzita en parolarto kaj prozo. Insulo Savai'i estas hejmo al ĉirkaŭ 43 142 (jaro 2006) da homoj kiuj konstituas 24 % de la loĝantaro de Samoo [1].
La sola urbeto kaj pramŝipa finhaltejo estas Salelologa, la ĉefa enirejo por la insulo, situanta en la orienta fino de Savai’i. Asfaltitavojo servas kiel la ĉefan aŭtovojon, liginte plejmulton el la vilaĝoj, kun lokaj aŭtobusoj kiuj atingas plejmultojn setlejojn.
Savaii-Insulo konsistas el ses itūmālō ( distriktoj ). Ĉiu el tiuj ĉi ampleksas vilaĝojn kun fortaj tradiciaj ligiloj de parenceco, historio, tero kaj matai ĉefajn titolojn. Ekzistas ankaŭ iu limigita ekoturismo-disvolviĝo kiu organiziĝas plejparte ene de la vilaĝoj. La Mau, la neviolenta movado de Samoa por politikasendependeco dum koloniismo en la komenco de la 1900-aj jaroj, havis siajn komencojn sur Savaii-Insulo kun la Mau Pule-movado [2].