La nomo Sauer(bach) (en esperanto: „acida rojo“) estis uzara en la regiono sudpalatinata- alzaca, ĉar la rojo havas en sia fontregiono acidetan akvon, kiu venas de tui, ke la rojo trafluas marĉejon. la alia nomo Saarbach ekestis en la unua duono de la 19a jarcento, kiam Paatinato sub la administrado de la reĝlando Bavario estis nove kartografata kaj la bavaraj oficisto tradukis la loka elparolo de Sauerbach al „Saarbach“.
Geografio
Fluo
La rivero fontas kiel Grünbach en la okcidenta Vasgovio. La fonto estas en alteco de 310 m s.m. supre de Eselssteige tuj norde de la german-franca limo inter la komunumoj Eppenbrunn kaj Ludwigswinkel.
La rojo Grünbach, kiu fluas 2 km de sudokcidento al nordoriento, ŝanĝas sian direkton ĉe la enfluejo de la rojo Faulbach kaj fluas nun sudorienten. Du km poste alfluas la rojon Steinigen Bach. Ekde tie la rivereto nomiĝas Saarbach. la rivero pasas la lokojn Schöntal kaj Saarbacherhammer kaj la komunumon Fischbach apud Dahn. Post tri km la rivereto turnas sin al las sudo kaj trafluas Schönau kaj Hirschthal, kie ĝi pasas la germanan francan limon al la nordaj Vogezoj. Ekde tie ĝi nomiĝas Sauer.
Post Forstfeld ĝi turnas sin suden kaj pasas Kesseldorf kaj Beinheim. Post Seltz enfluas la rojon Seltzbach. Je la alia riverflanko,kie enfluas la riveron Murg, veninte el la Nigra Arbaro, la Sauer enfluas la Rejnon.
Ĉe la enbuŝiĝo de la Sauer en la Rejnon la mezaakvokvanto estas 6,07 m³/s; la akvokolekta baseno havas 805,5 km².
Ĉe la akvonivela indikiloBeinheim oni mezuris dum tempodaŭro de 44 jaroj (1967–2010) averaĝan forflukvanton.[21]
La pomonata meza forflukvanto de la Sauer en m³/s, mezurita ĉe la hidrologia stacio Beinheim, datumoj kalkulitaj el la kvantoj de la jaroj 1967–2010
Naturo
La supra parto de la Sauer ambaŭflanke de la landlimo, en la forst de Haguenau kaj en la areo de la enbuŝiĝo ekzistas grandaj naturaj areoj parte arbaroj kun praarbara karaktero.
La enfluejo de la Sauer (delto de la Sauer) estas grandarea naturprotektejo, unu el ses francaj apudrejnaj rezervatoj. La arbaro de Munchhausen en la delto estas la lasta intakta apudrivera molarbaro en Mezeŭropo. La blanksalikaro estas averaĝe dum 4 ĝis 6 monatoj inundata.