La municipa ĉefurbo estas Santa Úrsula mem je 284 m.s.m.
La loknomo Santa Úrsula rilatas al la kondiĉo metita de Doña María de Gallegos kiam permesis konstrui en siaj terenoj preĝejon, kiu estu dediĉita al la "Señora Santa Úrsula, con las once mil vírgenes" (kun dekunu mil virgulinoj).
Geografio
Santa Úrsula estas en la nordo de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Santa Úrsula mem je 284 m.s.m. Temas pri municipo en la la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Arafo kaj Candelaria (nur pro iomete) sude ĉe la monta kresto, kun La Orotava okcidente ĉe la torentejo Pinito, kaj kun La Victoria de Acentejo oriente ĉe la torentejo Barranco Hondo; norde estas Atlantika Oceano.[2]
Santa Úrsula posedas areon de 22,59 km², estante la 26a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 47a de la provinco.[3] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel Chipeque kun 1 933 m.s.m. Aliaj gravaj altaĵoj estas Montaña de Palo Seco, Morra Itote kaj Morra de Isarda, de 1805, 1794 kaj 1711 metroj de altitudo respektive. [2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj ĉefe en la supra zono.[4]
La municipo enhavas parton de la Protektitaj Pejzaĝoj Las Lagunetas kaj Costa de Acentejo, same kiel parton de la Speciala Natura Rezervejo Las Palomas,[5] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[6]
La municipo havas ankaŭ Montojn de Publika Utileco nomitajn «Las Canales» kaj «Orticosa».[2] Estas granda riĉo de naturaj endemioj flaŭraj, kiel eŭforbioj, pinoj, kaj arbuto.[7]
Historio
En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[8] Laŭ la tradicio, en groto de la torentejo Pino estis la loĝejo de la lokestro "mencejo" Bencomo de Taoro.[9] La tieaj guanĉoj koncentriĝis en la grotoj de la klifoj kaj torentejoj de la marborda areo inter Barranco Hondo kaj Ancón. En la areo de La Quinta elstaras kultejo kun asociaj rokaj gravuraĵoj.[10]
Dum la konkero de la insulo inter 1494 kaj 1496, en la teritorio de la nuna municipa teritorio okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj de Taoro, ĉefaj opoziciantoj de la invado. Laŭdire ĉe la torentejo de Acentejo en decembro 1495, la konkeristo Lope Hernández de la Guerra ofensivis en direkto al la valo de La Orotava, kaj estis atakita de guanĉoj. Lope kaptis unu el ili, oni pridemandis lin kaj tiel la konkeristo Alonso Fernández de Lugo eksciis pri planita embusko. Tial la kastilianoj sukcesis venki la guanĉojn en la dua batalo de Acentejo.[11][12]
Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[13] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. La loĝloko ekformiĝis ĉirkaŭ la ermitejo de Sankta Ursula, konstruita inter 1587 kaj 1612.
En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.
Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.
Demografio
La municipo havis 14 296 loĝantojn je 2014, tial estante la 16a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj la 18a en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[14]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento el iom pli ol 2 000 ĝis preskaŭ 15 000 loĝantoj en 2021.
Teritoria organizado
Santa Úrsula dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[14]
La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, cerealoj, bananoj, fruktoj kaj vitoj (vino de protektita devennomo Tacoronte-Acentejo)). Estas pluraj gastejoj.
Turismo
La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[2]
↑Cabildo Insular de Tenerife (eld.). «Árboles monumentales». Konsultita la 30an de oktobro 2014.
↑Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
↑Morales, A. (8a de marto 2009). «¿Vivió Bencomo aquí?». El Día (Leoncio Rodríguez S.A.). Konsultita la 4an de oktobro 2014.
↑Rumeu de Armas, Antonio (1975). «XII». La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. pp. 273-277. ISBN 84-500-7108-9.
↑Viera y Clavijo, José de (1950) [1772-1773]. «Tomo II, libro IX; Tomo III, libro XV». En Elías Serra Ráfols, eld. Noticias de la historia general de las Islas Canarias (definitiva eldono). Santa Cruz de Tenerife: Goya Ediciones. pp. 205; 771.
↑Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.