La municipa ĉefurbo estas La Victoria de Acentejo mem je 385 m.s.m.
La loknomo La Victoria de Acentejo (La Venko de Acentejo) rilatas al la batalo inter guanĉoj kaj kastilianoj okazinta la 25an de decembro 1495, kiu estas konsiderata la lasta el la konkero de la insulo.
Geografio
La Victoria de Acentejo estas en la nordo de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas La Victoria de Acentejo mem je 385 m.s.m. Temas pri municipo en la la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de La Matanza de Acentejo (oriente), Santa Úrsula (okcidente), kaj Candelaria sude; norde estas Atlantika Oceano.[2]
La Victoria de Acentejo posedas areon de 18,36 km², estante la 28a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 49a de la provinco.[3] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel Lomo Custodio kun 1 755 m.s.m. [2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj ĉefe en la supra zono.[4]
La municipo enhavas parton de la Protektitaj Pejzaĝoj Las Lagunetas kaj Costa de Acentejo, same kiel parton de la Speciala Natura Rezervejo Las Palomas,[5] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[6]
La municipo havas ankaŭ Montojn de Publika Utileco nomitajn «Monte de la Victoria» kaj «Cumbres de La Victoria».[2] Estas granda riĉo de naturaj endemioj flaŭraj, kiel hiperikoj, pinoj, kaj arbuto.[7]
Historio
En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[8] Laŭ la tradicio, en groto de la torentejo Pino estis la loĝejo de la lokestro "mencejo" Bencomo de Taoro.[9] La tieaj guanĉoj koncentriĝis en la grotoj de la klifoj kaj torentejoj de la marborda areo.[8] Oni kalkulis ĉirkaŭ 2 500 lokanojn en la momento de la konkero, kun averaĝa vivodaŭro de 29 jaroj. La guanĉoj de Taoro, esence brutobredistoj sed ankaŭ tre vegetaranoj, praktikis sezonan migrobredadon, suprenirante al montoj somere.[10]
Dum la konkero de la insulo, en la teritorio de la nuna municipa teritorio okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj de Taoro, ĉefaj opoziciantoj de la invado. Laŭdire ĉe la torentejo de Acentejo en decembro 1495, la konkeristo Lope Hernández de la Guerra ofensivis en direkto al la valo de La Orotava, kaj estis atakita de guanĉoj. Lope kaptis unu el ili, oni pridemandis lin kaj tiel la konkeristo Alonso Fernández de Lugo eksciis pri planita embusko. Tial la kastilianoj sukcesis venki la guanĉojn en la dua batalo de Acentejo.[11][12] Sur la loko de la batalo la kastilianoj konstruis ermitejon, pli firme en 1537, kaj ĉirkaŭ tiu disvolviĝis la dekomenca loĝloko.[13]
Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[14] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. La loĝloko ekformiĝis ĉirkaŭ la ermitejo de La Victoria.
En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.
En 1922 oni instalis la unuan telefonon. En 1932, Manuel Pérez instalis definitive la elektran lumon en la loĝloko.[15] Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.
Demografio
La municipo havis 9 026 loĝantojn je 2015, tial estante la 19a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj la 21a en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[16]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento el iom pli ol 3 000 ĝis pli ol 9 000 loĝantoj en 2021.
Teritoria organizado
La Victoria de Acentejo dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[16]
La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, kaŝtanarboj, cerealoj, bananoj, fruktoj kaj vitoj (vino de protektita devennomo Tacoronte-Acentejo)). Estas pluraj gastejoj kaj gravas ankaŭ konstruado kaj metioj, ĉefe ceramiko.
Turismo
La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[2]
↑Cabildo Insular de Tenerife (eld.). «Árboles monumentales». Konsultita la 30an de oktobro 2014.
↑ 8,08,1Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
↑Morales, A. (8a de marto 2009). «¿Vivió Bencomo aquí?». El Día (Leoncio Rodríguez S.A.). Konsultita la 4an de oktobro 2014.
↑Rumeu de Armas, Antonio (1975). «XII». La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. pp. 273-277. ISBN 84-500-7108-9.
↑Viera y Clavijo, José de (1950) [1772-1773]. «Tomo II, libro IX; Tomo III, libro XV». En Elías Serra Ráfols, eld. Noticias de la historia general de las Islas Canarias (definitiva eldono). Santa Cruz de Tenerife: Goya Ediciones. pp. 205; 771.
↑Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.