Savino de Piaĉenco (itale: Savino di Piacenza), konata kiel Sankta Sabino (ankaŭ nomata Sankta Savino), (naskiĝis en 330 en Milano, Italio kaj mortis la 11-an de decembro 420 en Piaĉenco, Italio) estis itala episkopo de Piacenza kaj unu el la sinodaj patroj en Antioĥio en 372. Li estas konsiderata kiel sanktulo en la Rom-katolika eklezio.