La monaĥejo St. Peter estas fondita en la jaro 1093 de Berthold la 2-a, duko de Zähringen, kiel doma klostro kaj tombeja loko. Ĉirkaŭ la klostro evoluis la komunumo St. Peter.
Kiam la rajtoj de la klostro je 1806 estis kasaciitaj kadre de la sekularigo, St. Peter falis al la Granddukejo Baden. Ekde 1952 ĝi apartenas al Baden-Virtembergo
Krome estas amikaj rilatoj al ĉiuj Zähringen-urboj.
Ekonomio kaj infrastrukturo
Grava labor-branĉo en St. Peter historie estis la produktado de nigra-arbaraj horloĝoj.
Klerigado
La klostro de St. Peter estas kleriga Spirita Centro de la diocezo Freiburg. Ĝis 2005 ĝi servis kiel porsacerdota seminario de la arkidiocezo Freiburg en Brisgovio.
Kulturo kaj vidindaĵoj
Konstruaĵoj
Klostro St. Peter kun baroka preĝejo de Peter Thumb (ekipaĵo de Franz Joseph Spiegler kaj Joseph Anton Feuchtmayer)
Naturo
La migradvojo Kandelhöhenweg (Oberkirch (Badeno) - Freiburg im Breisgau) gvidas tra St. Peter en la Nigra Arbaro kaj preter multaj belaĵoj de la naturo.
Gravaj personoj
Filoj de la komunumo
Benedikt Kreutz, 1879-1949, pastro, estis prezidanto de la germana katolika karitata asocio Caritas.