La municipa ĉefurbo estas San José je 390 m.s.m. La loknomo San Juan de la Rambla (Sankta Johano de la Torentodeklivo) estas devena el du originaj loĝlokoj nome San Juan kaj La Rambla; ambaŭ konceptoj aperas en la municipa blazono: ŝafo kiel simbolo de Sankta Johano kaj akvo kiel simbolo de la torentorojo.
Geografio
San Juan de la Rambla estas en la nordokcidento de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas San José je 390 m.s.m. Temas pri municipo en la okcidento de la Norda Zono de la insulo, lima kun la municipaj teritorioj de Los Realejos (oriente), La Orotava (sude) kaj La Guancha (okcidente); norde estas Atlantika Oceano.[2]
San Juan de la Rambla posedas areon de 20,67 km², estante la 27a municipo plej etenda de Tenerifo kaj la 48a de la provinco.[3] La municipa teritorio estas klina areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La plej alta altaĵo estas la altaĵo konata kiel Risco de la Fortaleza kun 2 163 m.s.m.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentoj en la supra zono.
La municipo enhavas parton de la Protektita Pejzaĝo Campeches, Tigaiga y Ruiz, de la Loko de Scienca Intereso Barranco de Ruiz, de la Nacia Parko de Teide, kaj de la Natura Parko Corona Forestal,[4] kiuj estas ankaŭ Birdoprotektaj Zonoj kaj Specialaj Konservozonoj, inkluditaj en la Reto Natura 2000.[5]
La municipo havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomitan «Pinar».[2]
Historio
En la areo estis loĝado de guanĉoj, precize de la regno Icod. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[6]
Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj.[7] Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj. En la zono de San Juan setliĝis komence de la 16-a jarcento la portugala kolono Martín Rodríguez, kiu konstruis ĉirkaŭ 1530 ermitejon honore al sankta Johano Baptista. Ĉirkaŭ la ermitejo setliĝis multaj posteuloj de Martín Rodríguez kaj aliaj familioj cele al la kvalito de la teroj kaj mildeco de la klimato.[8][9]
En 1768 la reĝo Karolo la 3-a kreis la postenojn de lokaj magistratoj.[10]
En 1812 oni konstituis la municipon per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ĝi definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.
Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis enorma disvolvigo de turismo.
Demografio
La municipo havis 4 828 loĝantojn je 2019, tial estante la 26a municipo laŭ nombro de loĝantoj en la insulo Tenerifo kaj la 31a en la provinco Santa Cruz de Tenerife.[11]
Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la 20-a jarcento ĝis 5 000 loĝantoj en 1970. Poste la loĝantaro stagnis. Temas pri maljuna loĝantaro, dum junuloj elmigris aŭ navede laboras en Puerto de la Cruz aŭ en la sudo de la insulo.
Teritoria organizado
San Juan de la Rambla dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[11]
La ekonomiaj rimedoj de la municipo estas malgranda komerco, turismo, gastigado kaj agrikulturo (terpomoj, fruktoj kaj vitoj (vino)), kiu estas ĉefe por memkonsumado. Estas ankaŭ iom da iama brutobredado (same por memkonsumado).
Turismo
La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, maraj sportoj, mardistrado kaj aliaj okupitecoj.[2]
↑Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
↑Rumeu de Armas, Antonio (1975). Aula de Cultura de Tenerife, eld. La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Madrid: Gráficas Uguina. ISBN 84-500-7108-9.
↑Ayuntamiento de la Villa de San Juan de la Rambla. «La Villa». Retejo de la municipo de San Juan de la Rambla.
↑Cabildo Insular de Tenerife. [www.todotenerife.es/es/article/show/327/san-juan-de-la-rambla-igl-de-s-j-bautista «San Juan de la Rambla - Igl. de S.J. Bautista».] todo Tenerife.