Samtgemeinde Bodenwerder-Polle

Samtgemeinde Bodenwerder-Polle
Blazono
Samtgemeinde Bodenwerder-Polle (Germanio)
Samtgemeinde Bodenwerder-Polle (Germanio)
DEC

Map

komunumaro en Malsupra Saksio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Holzminden
Urborajtoj Komunumaro (Samtgemeinde)
Telefona antaŭkodo 05533 (Bodenwerder), 05535 (Polle)
Poŝtkodo 37619 (Bodenwerder), 37647 (Polle)
Aŭtomobila kodo HOL
Oficiala Municipokodo 032555408
Subdivido 11 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Joachim Lienig
Titolo de komunumestro Samtgemeindebürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Münchhausenplatz 1
37619 Bodenwerder
Demografio
Loĝantaro 14885 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 51° 58′ N, 9° 31′ O (mapo)51.96679.51667Koordinatoj: 51° 58′ N, 9° 31′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 75 m
Areo 214,69 km²
Oficiala retejo https://www.muenchhausenland.de/
vdr

Samtgemeinde Bodenwerder-Polle estas komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, de la federacia lando Malsupra Saksio en nordokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Holzminden de la federacia lando Malsupra Saksio, kaj ekestis la 1-an de januaro 2010 el la antaŭaj du sendependaj komunumaroj Bodenwerder kaj Polle. Administra centro estas la samnoma komunumo Bodenwerder. Fine de decembro 2022 la komunumaro sume havis 14 885 loĝantojn.

Membroaj komunumoj

  • urbo Bodenwerder kun la komunumopartoj Kemnade, Linse, Rühle kaj Buchhagen
  • Brevörde kun la komunumoparto Grave
  • Halle kun la komunumopartoj Bremke, Dohnsen, Kreipke, Hunzen, Tuchtfeld kaj Wegensen
  • Hehlen kun la komunumopartoj Brökeln, Daspe kaj Hohe
  • Heinsen
  • Heyen
  • Kirchbrak kun la komunumopartoj Breitenkamp, ​​​​Heinrichshagen kaj Westerbrak
  • Ottenstein kun la komunumopartoj Glesse kaj Lichtenhagen
  • Pegestorf
  • Polle
  • Vahlbruch kun la komunumoparto Meiborssen
la nuna urbodomo de Bodenwerder estas la administra centro de la komunumaro kaj samtempe estas la historia naskiĝdomo de barono von Münchhausen
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.