|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Salto
|
Salto estas urbo situanta en la nordo de la interno de la provinco Bonaero, Argentina Respubliko, ĉefurbo de la samnoma distrikto-municipo. Ĝi situas 188 km de la Aŭtonoma Urbo Bonaero (per RN 7), ĝiaj ĉefaj komunikaj vojoj estas la provincaj vojoj: 31, 32 kaj 191 kaj nerekte la naciaj vojoj 7 kaj 8. Ĝia centro estas strato Buenos Aires kaj placo San Martín.
La nomo devenas de akvofalo produktata de unu el la multnombraj rokaj elstaraĵoj kiujn la rivero Salto havas. La sama rivero, aliĝinte kun rojo Saladillo Chico kaj enirinte la Distrikto-Municipon Arrecifes, adoptas la nomon de rivero Arrecifes.
Urbo Salto havas 27 466 loĝantojn (2010), kio reprezentas pliiĝon de 15,32 % kompare kun la 23 816 loĝantoj (2001) de la antaŭa popolnombrado.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj