Tiuj sturnedoj, kiel ĉe aliaj de la sama genro estas brilnigrecaj. La brunaj unuarangaj flugilplumoj de tiu specio estas malfacile observeblaj. La brunaj flugiloj estas rimarkinde pli longaj kaj fortikaj (kaj ankaŭ temas pri birdoj kun pli malgrandaj kapoj proporcie) ol ĉe aliaj sturnoj de la genro Aplonis. La okuloj estas malhelaj.
La fajnaj, altatonaj notoj de tiu specio estas komplete diferencaj el akraj alvokoj de la Metala sturno kaj el la laŭtaj ordonecaj krioj de la Kantosturno. Ili diferencas ankaŭ laŭ flugmaniero.