Saint-Merd-les-Oussines etendiĝas sur 42,46 km², kaj havis 120 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas 3 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Corrèze, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉirkaŭ Ussel ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Merd-les-Oussines situas je alteco de 934 metroj.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la komunumo S-ro René Courteix, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj
Estas en la vilaĝo kelkaj romiaj ruinoj, interalie vilao kaj malgranda templo. La loko estis fosita de la arkeologo Marius Vazeilles, kaj la trovitaĵoj estas nun videblaj en la muzeo Vazeilles de Meymac.