Flayat etendiĝas sur 43,53 km², kaj havis 349 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 8 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Flayat situas je alteco de 827 metroj.
Historio
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Flayat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Alain Fouriaux, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj
La loka preĝejo datiĝas de la 14-a jarcento. Ekzistas bela kapelo de la Templanoj en la dependa vilaĝeto Salesses.