S.A.W.E.R. estas ekipaĵo, kiu devas servi por ŝanĝi sekan dezerton en oazon pere de celata reproduktado de mikroorganismoj. La akvo, kiun la sistemo S.A.W.E.R. produktas, estas akirata el aera humideco. Solar Air Water Energy Resource (S. A. W. E. R.) konsistas el du sistemoj, unu por akirado de akvo el dezerta aero kaj la alia por kultivado de dezerto en fekundan grundon.