Sándor Popovics [ŝAndor popoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Popovics Sándor estis hungara politikisto, ministro, membro de Hungara Scienca Akademio (direktora en 1924, honora en 1926).
Sándor Popovics [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1862 en Pest (urbo). Li mortis la 15-an de aprilo 1935 en Budapeŝto.
Biografio
Sándor Popovics lernis juron, en 1884 li ricevis postenon en ministerio pri financoj. En 1903 li iĝis subministro. Inter 1906-1909 li estis parlamenta deputito, poste ĝis 1918 estis bankestro. En 1918 li estis ministro pri financoj. Post la 1-a mondmilito li establis la sendependan Nacian Bankon, kies prezidanto estis. Ekde 1927 li iĝis senatano.
Verkaro (elekto)
- A pénz sorsa a háborúban (Sorto de la mono en la milito), (1926)
- A pénz értékállandósága (1929)
- A társadalmi szervezkedések gazdasági hatásai (1931)
Fontoj