Sándor Beluleszkó

Sándor Beluleszkó
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de novembro 1879 (nun 1879-11-24)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Fehértemplom
Morto la 20-an de novembro 1914
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo etnografo
muzeologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Beluleszkó [ŝAndor beluleskO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Beluleszkó Sándor estis hungara etnografo, muzeologo.

Sándor Beluleszkó[1] naskiĝis la  24-an de novembro 1879 (nun 1879-11-24) en Fehértemplom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bela Crkva (Serbio) en Serbio), li mortis la 20-an de novembro 1914 (aliaj fontoj mencias plurajn mortotagojn) en Budapeŝto.

Biografio

Sándor Beluleszkó devenis el rumana familio. Li akiris pedagogian (1902) kaj filozofian (1903) diplomojn en Scienca Universitato de Budapeŝto. Inter la diplomoj li estis asistanto en la universitato, poste muzeologo en la Hungara Nacia Muzeo ĝis sia frua morto. Dum la muzeologia periodo li ofte kolektis etnografiaĵojn, krome li ŝatis uzi la modernajn teknikojn, ekzemple fotilon kaj fonografon.

Elektitaj kontribuoj

  • Az Alduna vidékének településföldrajzi ismertetése. (1905)
  • Magyar hímes tojások. (1905)
  • Erdőhátsági oláh ruhaékszerek. (1910)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.