Ruda (1869–1947 Německá Ruda, germane Deutsch Eisenberg) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Tvrdkov en distrikto Bruntál. Vivas ĉi tie 78 loĝantoj (2021). Komune kun Tvrdkov kaj Mirotínek ĝi apartenas al mikroregiono Tvrdkov. Ruda estas la plej malnova el la menciitaj tri partoj kaj unuafoje ĝi estas menciata en la jaro 1348. Ĝi situas sur rando de regiono de Rýmařov kaj ties montetriĉaj scenerioj estas kreataj de medio de montaro Nízký Jeseník. Krom multekostaj metaloj oni ĉi tie minis precipe ferercon, laŭ kiu ĝi ricevis ankaŭ sian nomon. En Ruda troviĝas du ekleziaj memorindaĵoj, kiuj estas preĝejo de Maria de la Neĝo kaj kalvaria vojo al Křížový vrch, kiun kreas sabloŝtonaj statuoj kun 14 haltejoj.
Ruda situas en katastra teritorio Ruda u Rýmařova kun areo 11,24 km².
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1348.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 869 |
---|
1880 | 863 |
---|
1890 | 821 |
---|
1900 | 713 |
---|
1910 | 678 |
---|
1921 | 611 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 592 |
---|
1950 | 196 |
---|
1961 | 222 |
---|
1970 | 164 |
---|
1980 | 117 |
---|
1991 | 82 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 76 |
---|
2011 | 73 |
---|
2021 | 78 |
---|
Memorindaĵoj
Naturinteresaĵoj en la katastra teritorio
Partoj de municipo Tvrdkov (3) |
---|
|
|