La Ruĝbeka perdriko (Arborophila rubrirostris) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.
Ĝi troviĝas nur en Indonezio kiel endemio de la montoj de la insulo de Sumatro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.
Temas pri specio kun tre malhelbrunaj dorso kaj brusto, iom skvameca, blankeca ventro tre nigromakulita, ĉefe en flankoj kaj kapobildo konsista je ruĝa okulringo kaj nigreca kapo, blanka mentono kaj nigrablanka punkteca gorĝareo.
Referencoj