Roque Sáenz Peña
Roque Sáenz Peña (Bonaero, 19-a de marto 1851 – Bonaero, 9-a de aŭgusto 1914) estis advokato kaj politikisto argentina, volontula luktanto ĉe la armeo de Peruo en la Pacifika Milito kiu estis Prezidento de Argentino ekde 1910 ĝis 1914 el la sektoro modernista de la Partido Autonomista Nacional[1]. kaj proklamisto de la Leĝo Sáenz Peña aŭ Leĝo 8.871 kiu instalis en Argentino universalan voĉdonrajton, sekretan kaj devigan por ĉiuj civitanoj argentinaj viraj, ĉu indiĝenaj aŭ ŝtatanigitaj, pli aĝaj ol 18 jaroj, loĝantoj de la ŝtato kaj enskribitaj en la balota censo. Ĝi estis konsiderita kiel grava atingo de la etendo de la demokratio kaj en Argentino kaj en Latinameriko. Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligilojInformation related to Roque Sáenz Peña |