Rocky estas 1976-jara filmo verkita kaj aktorita de Sylvester Stallone kaj direktita de John G. Avildsen. Ĝi rakontas "Amerikan Revon" de Rocky BALBOA, subedukata sed bonkora ŝuld-kolektisto en Filadelfio. Balboa ankaŭ estas amatora boksisto kiu ricevas la ŝancon defii la pezegan ("Heavyweight") mond-ĉampionon de boksado kiam alia boksisto rompas sian manon.
La filmo estas farita por nur US$1,2 miliono, en nur rapida 28 tagoj. Ĝi estis surpriza sukceso, kaj gajnis pli ol US$117,2 milionon, kaj gajnis tri Akademiajn Premiojn, inkluzivante premion por plej bona filmo. Ĝi ricevis plimulton de pozitivaj recenzoj, kiuj helpis eklanĉi la karieron de Stallone. Kvin postfilmoj estis farita en la Rocky serio: Rocky II, III, IV, V, kaj Rocky Balboa.