Rockford estas la tria plej granda urbo de la usona ŝtato Ilinojso (Illinois) malantaŭ Ĉikago kaj Aurora. Ĝi situas en la kantono Winnebago, ĉirkaŭ 90 km okcidente de Ĉikago. Rockford havas 152.452 loĝantojn (je la 1-a de julio2004) kaj areon de 146,9 km². Ĝi estas la administra sidejo de la kantono Winnebago. En Rockford troviĝas, apud la strato Broadway, la historia domo de Herrick Cobblestone, kiu estis listigita en 1980 en la Nacia Registro de Historiaj Lokoj (National Register of Historic Places).