Richardson situas en la suda landparto de Usono, en la nordorienta parto de Teksaso, en la norda parto de kantono Dallas. Plano (Teksaso) troviĝas 10 km.
Historio
Homoj el Kentukio kaj Tenesio venis al la Richardson-areo en la 1840-aj jaroj. En la sekva jardekofervojo estis konstruita, la haltejo prenis la nomon de fervojentreprenisto E.H. Richardson. En 1908 interurba elektra fervojo ekfunkciis. La loĝantoj elektis urbestron unuafoje en 1925. Post la 2-a mondmilito Richardson travivis gravajn loĝantarkreskojn, diversaj firmaoj ekfunkciis tie filiojn. Richardson estis "seka grandurbo" kun neniu alkoholovendo ĝis 2006.
Klimato
Richardson havas subtropikan klimaton. Foje somere la temperaturo atingas eĉ 40 °C-ojn, vintre malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas preskaŭ 1000 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.
Trafiko
En Richardson aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La urbego havas fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn precipe al Dallas.