La komunumo Remteschwil situas meze inter la kulmino de la Mutschellen-Pasejo kaj la urbo Baden. Ĝi konsistas el la tri vilaĝoj Remetschwil ĉe la okcidenta deklivo de la monto Heitersberg, Sennhof, kiu situas pli oriente je alteco de 660 m s.m., kaj Busslingen, kiu situas je alteco de 410 kaj kunkreskis kun la najbara komunumo Stetten.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,88 km², de kiuj 0,93 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,63 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kresto de la montoĉeno Heitersberg je alteco de 695 m s.m. kaj la plej malalta punkto je alteco de 405 m s.m.
Tra Remetschwil pasas la kantona ĉefvojo de la kulmino de Mutschellen-Pasejo al Argovio, laŭ kiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas la komunumon al la publika trafikreto.
En la jaro 1805 la kvin vilaĝoj Busslingen, Niederrohrdorf, Oberrohrdorf, Remetschwil kaj Staretschwil estis kunigitaj al la komunumo Rohrdorf. Ĉar la kunlaboro malbone funkciis post diversaj iniciativoj en la jaro 1854 la komunumo Rohrdorf estis denove disigita, kaj estiĝis la tri hodiaŭaj komunumoj Niederrohrdorf, Oberrohrdorf kun Staretschwil, kaj Remetschwil kun Busslingen.