La rivero Rednitz [RE:Dnic] situas en la federacia landoBavario de Germanio. Ĝi longas 46 kilometrojn (kun la fonta rivero Fränkische Rezat de 57 km temas pri sume 103 km). La rivero ekestas en la komunumo Georgensgmünd de la distrikto Roth, per unuigo de la fontaj riveroj Fränkische Rezat kaj Schwäbische Rezat, kaj apud la urbo Fürth kun la rivero Pegnitz kunfluas al la tre similnoma rivero Regnitz (kiu plufluas en la Majnon kaj pli poste en la Rejnon).