Ramnozo estas natura karbonhidrato, monosaĥarido. Oni povas klasifiki ĝin aŭ kiel metil-pentozo, aŭ kiel 6-deoksi-heksozo. Malsame al plimulto de sakaĥidoj, ramnozo troveblas en naturo nur en sia L-ĥirala formo, nomita L-ramnozo (aŭ 6-deoksi-L-manozo). Absoluta plimulto de naturaj saĥaridoj troveblas preskaŭ precipe en D-formo. Krom L-ramnozo, solaj ekskludoj estas alia metilpentozo L-fukozo kaj pentozo L-arabinozo.
La nomo ramnozo devenas de la nomo de planto ramno (Rhamnus), kie ĝi estis unue trovita. Ankaŭ ĝi troveblas en pura formo en folioj de toksikodendrono (Toxicodendron vernix), kaj kiel parto de glikozidoj en aliaj plantoj.
Ramnozo estas komponento de ekstera ĉela muro de acid-rezistaj bakterioj de genro Mycobacterium, inkluzive Mycobacterium tuberculosis, kaŭzanto de tuberkulozo[1].
Referencoj
- ↑ (2005) “Chapter 35 - Pharmacology of the Bacterial Cell Wall”, Golan, David E.: Principles of Pharmacology: The Pathophysiologic Basis of Drug Therapy, Armen H. Tashjian Jr., Ehrin J. Armstrong, Joshua N. Galanter, April Wang Armstrong, Ramy A. Arnaout, Harris S. Rose (angle), Lippincott Williams and Wilkins, p. 569. ISBN 0-7817-4678-7.