Río Arillo (hispane Estación de Río Arillo) estas fervoja interŝanĝejo situanta en la municipo San-Fernando, en Hispanio. Ĝi situas ĉe la okcidenta elirejo de la urbo kaj servas por translokiĝi inter navedotrajno kaj tramo.
Ĝi formas la plej okcidentan el la haltejoj de la linio 1 de la metropola tramo en la urbo, la plej proksiman al Kadizo, kaj la punkton kie la tramvojoj kuniĝas kun la fervojaj trakoj antaŭ ol eniri la provincan ĉefurbon.
Bildgalerio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj