Pál Gáspár [gAŝpAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gáspár Pál, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.
Pál Gáspár[1] naskiĝis la 31-an de januaro 1968 (nun 1968-01-31) en Budapeŝto, li mortis la 19-an de oktobro 2008 en Budapeŝto.
Biografio
Pál Gáspár akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1989. Post la diplomo li laboris en ekonomia instituto, krome li instruis en la universitato kiel asistanto, poste lektoro (1992–1995), docento (1995–2000). Intertempe li doktoriĝis en la universitato (1991), post 2 jaroj li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li fondis kompanion en 2000 por esplori la ekonomian tendencon, poste li gvidis ĝin ĝis sia frua morto. Li ricevis solan premion en 2005.
Elektitaj kontribuoj
- Gazdasági stabilizáció Latin-Amerikában 1982–1991 között. (disertaĵo, 1991)
- A költségvetési hiány és az államadóság kiigazításának nemzetközi tapasztalatai. (disertaĵo, 1993)
- A tőkemozgások szabadsága. Az Európai Unió kihívásai. (kun Éva Várhegyi, 1997)
- Kereskedelmi és monetáris politika. Eszközök, rendszerek. (2005)
Memorigiloj
- memorfondaĵo (2009)
- memorpremio (2011)
Fontoj
Referencoj