Psikologia inokula teorio

La teorio de psikologia inokulado[1], evoluigita por protekti ekzistantajn sintenojn kaj kredojn, montras kiel plifortigi reziston al estontaj neakcepteblaj kontraŭargumentoj aŭ persvadaj atakoj. Inokulado implikas klarigi la kontraŭargumentojn al la opinio de persono (kredo) kaj montri al ili kial la kontraŭargumentoj estas malveraj (refuto). Ekzemple, pruvinte al grupo, ke la Tero estas ronda (la kredo), oni komentas la miton de la plata Tero (la kontraŭargumento) kaj indikas kiel la scienco montris la kvazaŭ-sferecon de la Tero (la refuto). Refutoj aŭ neoj prezentitaj en mesaĝo devas adekvate subteni aktualajn sintenojn kaj kredojn, sed esti sufiĉe kompreneblaj por ke la ricevanto ilin komprenu[2].

Dum pluraj jardekoj, akademiaj rondoj esploras la teorion de psikologia inokulado kaj testas ĝin eksperimente. Psikologiaj inokulaj teknikoj evoluigitaj fare de esploristoj estas uzitaj en trejnado aŭ por influi publikan opinion, ekzemple. Pluraj sciencaj artikoloj recenzas ĝian aplikon en politiko[3], en kampanjoj pri publika sano[4], en komerco, en edukado[5] kaj en sciencaj komunikadoj pri mondvarmiĝo[6] inter aliaj. John A. Banas kaj Stephen A. Rains publikigis metaanalizon[7], kaj Josh Compton resumon[8] de la teorio. La nomo de la teorio "Psikologia Inokulado" estis elektita per analogio kun inokulado en medicino.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Romain Veillé, « Résistance et clairvoyance argumentative : le rôle de la validité des arguments au sein de l’inoculation psychologique » ([1]) [PDF], ĉe cortecs.org, 2014-2015
  2. McGuire, W. J., « Inducing resistance to persuasion », dans Leonard Berkowitz, Advances in Experimental Social Psychology Volume 1, Academic Press., 1964, 319 p. (ISBN 9780080567150), p. 191-229.
  3. MICHAEL PFAU, DAVID PARK, R. LANCE HOLBERT et JAEHO CHO, « The Effects of Party- and PAC-Sponsored Issue Advertising and the Potential of Inoculation to Combat its Impact on the Democratic Process » (atkivo), American Behavioral Scientist, vol. 44, no 12,‎ aŭgusto 2001, p. 2379–2397 (ISSN 0002-7642 et 1552-3381, DOI 10.1177/00027640121958384,
  4. Michael Pfau et Steve Van Bockern, « The Persistence of Inoculation in Conferring Resistance to Smoking Initiation Among Adolescents: The Second Year » (arkivo), Human Communication Research, vol. 20, no 3,‎ mars 1994, p. 413–430 (DOI 10.1111/j.1468-2958.1994.tb00329.x
  5. Josh Compton, « Frustration Vaccination? » (arkivo), en Teaching, Learning and the Net Generation, IGI Global, 2012 (ISBN 978-1-61350-347-8)
  6. Sander van der Linden, Anthony Leiserowitz, Seth Rosenthal kaj Edward Maibach, « Inoculating the Public against Misinformation about Climate Change » (arkivo), Global Challenges, vol. 1, no 2,‎ februaro 2017, p. 1600008 (PMID 31565263, PMCID PMC6607159, DOI 10.1002/gch2.201600008)
  7. John A. Banas kaj Stephen A. Rains, « A Meta-Analysis of Research on Inoculation Theory » (arkivo), Communication Monographs, vol. 77, no 3,‎ septembre 2010, p. 281–311 (ISSN 0363-7751 et 1479-5787, DOI 10.1080/03637751003758193,
  8. J Compton, « Inoculation Theory » (arkivo), en James Price Dillard (Eldonisto), Lijiang Shen (Eldonisto), The SAGE Handbook of Persuasion: Developments in Theory and Practice, SAGE Publications, Inc., 2013, 456 p. (ISBN 978-1-4129-8313-6), p. 220–237.