La provinco Nova Irlando (angleNew Ireland), antaŭe nomata Nova Meklenburgo (germaneNeu-Mecklenburg) estas la plej nordorienta provinco de Papuo-Nov-Gvineo. Ĝia ĉefurbo estas Kavieng. La provinco troviĝas en la "Regiono de la Insuloj", havas 9 600 km² kaj ĝi estas formata el centoj da insuloj inter la plej elstaraj Nova Irlando kun 8 650 km², aliaj gravaj insuloj estas Nova Hanover, insuloj Saint Matthias (Mussau, Emirau), insuloj Tabar (Tabar, Tatau, Simberi), insuloj Tanga (Malendok, Boang), insuloj Feni (Ambitle, Babase), Djaul, Lihir kaj Anir. Laŭ la censo de la jaro 2000, ĝi havas de 118 350 loĝantoj, el kiuj la plimulto loĝas en malgrandaj kamparaj loĝlokoj. La plej loĝata urbo estas Kavieng kun 10 600 loĝantoj, situanta en la nordo de la insulo. En Nova Irlando oni parolas ĉirkaŭ 20 lingvoj, kaj la dialektoj kaj subdialektoj estas ĉirkaŭ 45.