Ĝia areo estas 15 626 km² kaj ĝi havas 228 566 loĝantojn (2010). Ĝia loĝdenso estas 14,62 loĝantoj/km² kaj pli malalta en la areo de la Pireneoj, kie iam oni abandonis multajn vilaĝojn. Ĝi enhavas 202 municipojn.
Ĝia ĉefurbo estas Ŭesko, kie loĝas preskaŭ kvarono de la totala loĝantaro.
La Malneta Valoro de la provinco en la jaro 2008 estis de 5 064 milionoj de eŭroj. La plej grava estas la sektoro de servoj, nome kun 2 962 milionoj de eŭroj, kio estas 58,50% de la totalo. Sekvas industrio, kun 780 milionoj de eŭroj kaj 15,41%, kaj konstruado kun 634 milionoj de eŭroj kaj 12,52%. La unuaranga sektoro partoprenas kun 605 milionoj da eŭroj kio estas 11,95%, kaj, finfine, produktado de energio, kun 81 milionoj da eŭroj kaj 1,62%.[1]
La evoluo de la proporcia partopreno de tiuj sektoroj rilate al la jaro 2000 estis negativa ĉe la unuaranga sektoro (-5,20%), energio (-0,24%) kaj industrio (-1,58%), kaj estis pozitiva tiu evoluo de partopreno en la sektoroj de konstruado (3,24%) kaj de servoj (3,71%).
Pri ekstera komercado, la eksportado en la jaro 2010 valoris 840 milionojn de eŭroj dum la importado 424 milionojn da eŭroj. La laboristaro dungita de ĉiuj sektoroj estis de 91 200 personoj en 2010. La unuaranga sektoro okupas 14,14%, la industrio 14,80%, la konstruado 9,21%, kaj la servoj 61,84%. La ĝenerala indico de sendungado estas de 12,63%.[2]
La nombro de aktivaj entreprenoj en 2010 estis de 16 380, kvankam 8 261 el tiuj ne enhavis dungitojn. La plej granda nombro de entreprenoj, nome 4 661, havas malpli ol du dungitojn, kaj sekvis la grupo de tri ĝis naŭ dungitoj kun 2 641. Nur 811 entreprenoj havas pli ol dek dungitojn, kaj nur 81 pli ol 50.[3]
Teritoria organizado
Komarkoj
Oni konsideras dek komarkojn (distriktojn, regionetojn) en la provinco.