Antalya estas provinco de Turkio. Ĝi apartenas al la Mediteranea regiono de la lando, kaj la vasta bordo de la Mediteranea Maro kun multaj ŝablaj plaĝoj estas turisma centro de la lando. La provinca ĉefurbo estas la samnoma Antalya. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 2 418 651 loĝantoj sur areo de 20 723 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 117 loĝantoj/km².