Provinco Ĉuapo estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la centra parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2005 ĝi havis 1 316 855 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 132 940 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 9,9 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Boende.
La provincoj Norda Ubangi, Mongala, Suda Ubangi, Ekvatora kaj Tshuapa estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Équateur.[1]
La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Tshuapa. Ili vivtenas sin ĉefe el farmado, fiŝkaptado kaj ĉasado, krom ioma riverkomerco.[2]
Notoj