Kirko martiro Sankta Laŭrenco estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Nagylózs.
Historio
Unue en la 1250-aj jaroj oni konstruis kampanilom. En la 1440-aj jaroj oni konstruis apude ankaŭ preĝejon. Inter 1659-1663 renovigo okazis, samtempe la patrono iĝis Santa Laŭrenco. En 1713 ĝi plene barokiĝis. En 1769 la kirko bruldetruiĝis, en 1788 okazis la rekonstruo. En 1863 denove okazis incendio, la rekonstruo okazis post 2 jaroj. La unua orgeno alvenis en 1788, la dua en 1903, la tria en 1972. En 1993 kapelo aliĝis al la konstruaĵo.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola sed proksime situas loĝejo por pastroj. La plurfoje trakonstruita preĝejo havas po 1 turon kaj brikoforman navon. Plurlatera absido fermas la navon. Sakristio aliĝas al la sanktejo. La ĉefaltaro venis el Sopron en 1805, krome la bildo ŝanĝiĝis en 1900-aj jaroj. Ĝi prezentas Sanktan Laŭrencon, apude estas videblaj 2 skulptaĵoj. Sub la galerio troviĝas la alia altaro dediĉita al Sankta Maria. La predikejo estis farita el marmoro depost 1863.
Fontoj