La preĝejo de Sankta Georgo aŭ serba ortodoksa preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Magyarcsanád, en la ĉefplaco.
Historio
Rumanoj kaj serboj konstruis komunan preĝejon (vidu: Rumana ortodoksa preĝejo (Magyarcsanád)) en 1808. En 1840 la rilato inter ili tre malboniĝis, sekve la serboj forlasis la preĝejon, sed ili ricevis kompensan monon el la komuna preĝejo, el tio kaj el donacoj nova preĝejo konstruiĝis. La freskoj, ikonoj kaj la bildoj pretiĝis en 1898. En 1944 pro la milito la preĝejo parte bruldetruiĝis. La lasta renoviĝo okazis en 1997.
Konstruaĵo
La preĝejo havas unu navon kaj unu turon. Laŭ la kutimo en la interna parto ne estas sidlokoj, nur kelkaj klapseĝoj por la malsanuloj. Sur la muro estas memortabuloj pri falintoj dum la 1-a mondmilito kaj pri alveno de la serboj
Fontoj