La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1274, tiam ĝi estis rotondo por 40 personoj. Ĝi estis interne rondoforma kun hufofera absido, sed ekstere ĝi estis du brikoformoj. Tiu sistemo estas malofta en la lando. En la 15-a jarcentonavo estis alkonstruita al la rotondo. En la 1660-aj jaroj gravaj partoj estis malkonstruitaj (enirejo, galerio), poste la navo estis pligrandigita, la iama rotondo iĝis nur nova altaro. Oni pentris ankaŭ renesancajnmurpentraĵojn. En 1713fulmo trafis la preĝejon, la tuja renoviĝo jam estis baroko. En 1748 estis konstruita la baroka turo antaŭ la absidon, apuden la sakristio, interne nova galerio. En 1859 la orgeno ekfunkciis. En 1889 la navo estis plilongigita, en la sekva jaro nova fasado estiĝis. En la 1930-aj jaroj okazis la lastfoja pligrandiĝo. En 1970 arkeologoj priserĉis la preĝejon, poste restaŭrado okazis.